Re: strangaĵo en teksto ĉe mozilo
Luiz Portella <lfpor@lujz.org>:
> mozilo ne bone spektigas literojn signitajn, kiel ó,á,ã,ç kaj ĉiuj
> aliaj. Tiun problemon mi ne spertis en antaŭaj versioj de mozilo. Mi ne
> pledas ĉar mi kreas retpaĝojn ne-html-ajn, tamen en reto estas amaso da
> ili, amasego.
Ĉu vi povas doni TTT-adreson de tia paĝo?
Bedaŭrinde ne sufiĉas sendi la HTML-dosieron kiel ekzemplon, ĉar ankaŭ
la HTTP-ĉapaĵo influas la rezulton.
> kiel mi povus solvi tiun? mi sendas bildon de teksto "Lula sanciona
> renda mínima mas pede paciência na sua aplicação..."
Vi eble povas agordi implicitan signaron en la Preferoj.
Edmundo
Reply to: