Re: (fetchmail aŭ getmail) + procmail
ĸ skribis:
^ Malbona nomo.
> La problemo estas ke oni sendadas al mi mesaĝojn kun aldonaĵoj *.exe
> 140 aŭ 150 Kb grandaj. Mi ne volas elŝuti ilin por poste forviŝi per
> procmail. Ĉu iel, sen peti iun ajn al servilo por instalado de
> programon en la servilo, mi povus fari, ke procmail agu en servilo
> antaŭ elŝuto de mesaĝoj? Ĉu vere per fetchmail ne eblas? Ĉu per getmail
> eblas?
Mi proponas al vi la programon mailfilter. Ghi forigas mesaghojn de la
servilo lau viaj reguloj _antau_ ol fetchmail ilin elshutas. Reguloj
povas esti: Mesaghoj pli grandaj ol x bajt, mesaghoj kun sendinto
enhavanta en sia nomo la vorton Microsoft ktp; do ghi ghenerale funkcias
kiel procmail.
--
Malte Milatz, konvinkita esperantisto kaj linuks-uzanto.
Reply to: