Debian Linukso kaj Esperanto
[ I don't speak esperanto yet, so I've ask Henri Masson to traduce it
from french,
You could answer in esperanto, but traduction in french or english is
welcome for me !]
Saluton,
Unue dankon por chiuj individuaj respondoj, kiujn vi faris al mi.
Do, lau etapoj mi komencos krei specialigitan distribuadon Linux pri
Esperanto. Tiu distribuado estos lau tipo knoppix, mem bazita sur debian
(debian estas tute libera kaj ne komerca male al mandrake, redhat,
caldera, ktp...)
La unua etapo estas konstrui pakajhojn debian. Lau viaj reagoj, jen la
kreotaj pakajhoj:
openoffice, pri Esperanto
http://l10n.openoffice.org/localization_responsibilities.html
Tim, kie oni povas enshuti la dokumentujojn por fari el ili pakajhon
debian ?
La programo de lernado de kurso de esperanto:
http://www.esperanto-es.net/notico/notico.php?dato=20030620
http://www.kurso.com.br/kurso3.tar.gz
KDE:
http://i18n.kde.org/stats/gui/HEAD/eo/index.php
http://i18n.kde.org/translation-howto/
http://i18n.kde.org/teams/index.php?action=info&team=eo
Mozilla:
http://www.esperanto.org.uy/mozilo/
aspell:
http://ftp.gnu.org/gnu/aspell/dict/eo/
Chu iu povus traduki por mi tiun retmesaghon en Esperanton ? [tio
efektivighas nun ;-) hm]
Mi volus unue kontroli sur la interreta listo
debian-esperanto@lists.debian.org chu la laboro ne estis jam farita...
Post kiam la pakajhoj estos faritaj, estos facile ghisdatigi iun
linux/debian esperanto (apt-get install/upgrade)
La distribuado Linux/Esperanto, kiun mi volas fari havos la sekvantajn
celojn :
- enigi maksimumon da programoj Linux/Esperanto
- disponi je antaupreparita karakterizaro por povi traduki la programojn
Linux sen esti spertulo pri Linux.
La celoj je pli longa tempolimo estus tiuj chi :
Disponi je Linux/Esperanto uzebla kiel komuna bazo de lernado de
Linux/Esperanto por la homoj kiuj konas nek Linux, nek Esperanton.
Kaj tio ebligos vershajne al mi realigi personan celon : lerni
Esperanton ! Mi tro laboras por Linux, kaj mi ne sukcesas liberigi
sufiche da tempo por lerni Esperanton... sed se mi kunmetas ambau ... ;-)
Jen demando : Kiel baptonomi distribuadon Linux-Esperanto ? Mi ne havas
multe da imago.
Amike saluton
Reply to: