[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Printi esperantajn leterojn



mi uzas Woody kun KDE 3.1.4 kaj Cups. Kun tio bedaŭrinde mi ne povas printi la specialajn esperantajn leterojn per la programoj Knode aŭ Konqueror. Anstataŭ tiuj aperas spacon.

Tio ankaŭ okazas, se mi ne printas rekte al printilon, sed ankaŭ en PDF-dosieron.

Kion mi povas fari por ricevi korektan elprintaĵon?

Mi uzas Mozilon kaj 'wprint'.  Wprint estas filtrilo kiu aldonas al postscript la difinoj de la karakteroj ne ascii-aj.  Gxi tauxgas por unikodo kaj do por esperanto (mi gxin verkis unue por esperanto fakte).  Mi ne scias cxu gxi funkcios kun konqueror tamen ...

Ekzistas debiana pako kaj pagxo kun klarigoj pri la uzado cxe http://www.esperanto.org.uy/programoj/angle/wprint.html

Vi nur bezonas ttf-an tiparon kun la cxapelitaj literoj.  Mi havis tiun de cyberbit kaj ankaux tiujn de la Flandra esperanta ligo.

Eduardo.



Reply to: