Saluton, mi uzas Woody kun KDE 3.1.4 kaj Cups. Kun tio bedaŭrinde mi ne povas printi la specialajn esperantajn leterojn per la programoj Knode aŭ Konqueror. Anstataŭ tiuj aperas spacon. Tio ankaŭ okazas, se mi ne printas rekte al printilon, sed ankaŭ en PDF-dosieron. Kion mi povas fari por ricevi korektan elprintaĵon? Ĝis Matthias