[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Debiano che nepotenca komputilo: ratpoison kaj screen



Saluton!

Skribis Marcos Cruz:
> Iom longeta mesagho por se iu interesighas kaj volas prikomenti:
>
> (...)

Jes, tre interesas. Dankon pro la informoj.

Antau kelka tempo pro scivolemo mi iom serchis komputilojn kiuj
shpareme uzas elektron, kiuj silentas (sen ventoliloj), kaj kiuj
malgraue tamen povas funkciigi novajn mastrumajn sistemojn kaj
programojn. Mi konkludis ke tauga procezilo estus la Transmeta Crusoe,
au la C3, kiujn oni nur foje trovas en katalogoj. Mi audis ke ghi
estos tamen baldau anstatauigata. Kaj mi audis de Apple-shatanto ke la
proceziloj en la novaj iMac k.s. ankau ne havas ventolilon kaj do
silentas.

En iu somera numero de C't Magazin (la germanlingva versio) aperis
komparo de komputiloj ech kun indiko de ties elektra eluzo (en W) kaj
ties bruo (en dB). Bedaurinde mi maltrafis acheti ghin.

Chu iuj havas aldonojn au sugestojn chi-rilate?

Ghis la,
Fabien



Reply to: