[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Debiano che nepotenca komputilo: ratpoison kaj screen



Saluton!

Iom longeta mesagho por se iu interesighas kaj volas prikomenti:

Mi de 1997 laboras per portebla Olivetti Echos P133, t.e. Pentium je 133
MHz, 40 RAM-Mb (malfelichege nepliigeblaj), kaj 6-Gb-a disko (originala
estis 1-Gb-a). Nune mi uzas Debianon 3.

Kvankam mi estas tre aktiva duonprofesia komputilulo (programisto,
retpaghisto, instruisto...) kaj la mashinon foje laborigas ghis
maksimumo, graw Debiano mi povas bone elturnighi.

Kompreneble mi laboras chefe sen X (krom por viziti certajn retpaghojn)
kion cetere mi tre shatas, kaj miaopinie pli efikas (mi estas el tiu
primitiva klano, kiu kapablas argumenti kaj atesti, kial musuzado estas
malefikiga kaj malrapidiga kompare al klavaruzado...)

Pri pli modernaj mashinoj mi precipe malshatas bruan ventumilon. Amuze?
Mia veterana mashino estas silenta, kaj tio estas al mi tre
valora, speciale dum nokta laborado. Tial interalie, kaj krome pro
konscia malkonsumemo, mi esperas vivteni ghin ankoraw longan tempon.

Du chefajn zorgojn mi havis dum jaroj pro la malgranda potenco de mia
komputilo (ne malgranda je si mem, kompreneble, sed kompare al postuloj
de nuntempaj programoj): trovi tawgajn nepezajn kaj rapidajn
X-fenestrumilon kaj X-retpaghumilon.

Kiel tekstan retpaghumilon mi uzas Links, kaj fojfoje Lynx, sed
lastatempe mi intense provadas delonge konitan sed neuzitan w3m, kiu
havas iujn avantaghojn. Kiam devige, grafikan retpaghumilon mi uzas
Opera 6.x (malgraw disfojaj "subitaj mortoj") pro manko de libera kaj
pli rapida alternativo. Iuj alternativoj tro "pezas" kaj malrapidas, dum
aliaj tro rudimentas. Lastatempe mi malkovris "dillo", mirige rapidegan
sed bedawrinde nefinitan, do apenaw uzeblan por ghenerala retumado, chefe
pro nerekono de Unikodaj signoj nek stilfolioj.

Kiel X-fenestrumilon mi de jaroj provadis preskaw chion kion mia mashino
kapablas: iam mi uzadis WindowMaker, poste Blackbox kaj fine Fluxbox,
sed intere aliajn dum mallongaj periodoj, kiel IceWM.

Mi provis ankaw tre rudimentajn kaj nepezajn X-fenestrumilojn kiajn utm,
twm, lwm ktp, sed malgraw mia neneceso pri luksajhoj, ili ne kontentigis
min. Ili devigas vin labori je ordinara maniero sed sen ordinaraj
avantaghoj de pli potencaj X-fenestrumiloj.

Mi preskaw perdis esperon trovi ion tawgan por mi, ghis antaw ch. unu
monato mi trovis "ion", tio estas, X-fenestrumilon kiu nomighas ghuste
"ion" :-) Mi ekshatis ghin pro ghia alternativa originaleco kaj
sendekoreco, sed ial ghi ne plene kontentigis min, ghi shajne ne estis
sufiche ergonomia law mia vidpunkto. Mi tamen ekuzis ghin... dum mi plu
serchis -- ion alian.

Kaj jen tuj mi hazarde trovis en la reto ion pri "ratpoison". Mi shatis
la kontrawmusan "filozofion" de la awtoro, kaj tuj provis! Ne hazarde la
angla nomo signifas "ratveneno" :-)

Ratposion estas perklavara X-fenestrumilo kiu utiligas por chiu fenestro
la tutan ekranon, kvankam eblas lawplache dividi la ekranon je kadroj
por vidi plurajn fenestrojn samtempe. Tute konfigureblaj klavkombinoj
ebligas fari kion ajn rapide kaj komforte.  Kompreneble muso uzeblas
kiam necese por labori per chiaj programoj, sed ghi havas nenian utilon
por ratpoison mem.

Mi estas tiel kontenta, ke mi postnelonge malinstalis chiujn aliajn
X-fenestrumilojn sen ajna dubo: mi unuafoje certis, ke mi neniam ajn
bezonos ilin.

Feliche, mia modesta procezilo ne plu malshparas sian energion
desegnante por mi nenecesajn dekorajhon kaj butonetojn sur la ekranon,
sed funkciigante la programojn mem. Pleja potencoshparo.

Poste mi plu serchadis kaj trovis aldonajhon por ratpoison: "ratmenu",
simpla programeto kiu ebligas krei lawplache chiajn menuojn por voki
programojn. Mirinde simpla kaj efika. Tiel, krom voki programon per
tajpado ghian nomon, eblas per klavopremo aperigi de mi faritan menuon
por elekti. Menueroj povas voki ajnan programon aw aliajn menuojn. Pleja
komforto. Menuoj kompreneble uzeblas per klavaro.

Kaj fine mi trovis pri alia nekredeble ne tre konata programo: "screen",
teksta fenestrumilo kiu ebligas funkciigi che unu terminalo plurajn
programojn, shanghi rapide inter ili, senecese dividi la ekranon por
vidi plurajn samtempe, kaj multajn aliajn utilojn... Eblas ech malkunigi
la laborseancon dise la nuna terminalo kaj repreni ghin poste... ech
rete alikomputile. Pleja libero.

Char la klavkombinoj de ratpoison kaj screen estas lawplache
shangheblaj, eblas samigi ilin por pliefikigo. Tiel mi laboras per
samaj klavkombinoj en aw mal-en X-sistemo. Pleja efiko.

Ja screen estas malnova programo, sed mi miras, ke mi ne ekkonis ghin
antawe. Tio eble pruvas, ke malpli kaj malpli da homoj interesighas pri
laborado ekster X.

Per ratposion, ratmenu kaj screen mia mashino renovighis: ne facilas
ekspliki char nenio aparte rimarkeblas, nenio nova videblas... sed miaj
che-komputilaj laborivo kaj komforto kreskegis, kio gravas al mi.

Nun por plene kontenti pri mia sistemo, mi bezonus pli rapidan, liberan
kaj fidindan alternativon al Opera 6 (Opera 7 estas ech pli malrapida
kaj potencoraba...  shajne la epoko de simpla kaj rapida Opera jam
forpasas). La lastan version de dillo mi ne povas nun provi, char ghi
devigas min aktualigi multajn aferojn, sed mi ekpensas reinstali de nulo
Debianon 3 kun kerno 2.4 (char mi iam rete aktuligis Debianon 2.1 Potato
per Debiano 3 Woody, poste la kernon al 2.4, sed pro problemoj mi devis
lasi la kernon 2.2.17) kaj post reinstalo mi povos provi lastan dillo-n.

Laste: ankaw pri ghenerala Unikodigo mi shatus solvi, sed ankoraw ne
penis dedichi tempon al tio: ja estus bele labori Unikode per miaj
kutimaj vim, mutt kaj teksto-retpaghumiloj. Iam mi ekesploros tion.

Chu iu el vi konas aw uzas ratpoison kaj screen?

Chu iu el vi konas alternativon al Opera por nerapida mashino?

Amike
Marcos



Reply to: