[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Esperanta Debiano



Ne ekzistas apartaj versioj de Debiano laŭ la lingvo, sed diversaj
partoj de Debiano estas tradukitaj al diversaj lingvoj, inkluzive de
Esperanto.


- Kaj kie troviĝas la tradukitaj kaj tradukendaj dosieroj en la reto?

Tio dependas de la programo.  La dosieroj de KDE trovigxas cxe KDe, tiuj de Gnome cxe Gnome, ktp.  Kutime oni elektas programon kiun oni volus vidi esperantigita kaj gxin "tradukas" laux la traduksistemo de tiu programo (ekzistas ja pluraj traduksistemoj).

Ekzemple, antauxnelonge en tiu cxi listo oni klarigis kiel helpi pri la traduko de la priskribo de la pakoj en Debiano.  Fakte mi sxatus scii cxu tio antauxeniras ...

Kion vi sxatus vidi esperantigita?  La tuton, jes, kiel ni cxiuj :), sed per kiu programo, tasko, retpagxo vi sxatus eki?

Amike, Eduardo.




Reply to: