[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: [LINUX-ESPERANTO] traduko



On Sat, 17 May 2003, **** wrote:

>  Kiel oni povas traduki jenon

   Nu, kiam mi unue pensas pri tradukado mi pensas pri kio vere 
estas la vorto(j):

> mail user agent MUA

   MUA - programo uzata de kliento por legi kaj sendi ret-posxton

> mail transfer agent MTA

   MTA - programo uzata de servilo por transdoni de kaj al la 
interreto

> mail delivery agent MDA

   MDA - programo uzata de servilo por liveri ret-posxto al skatoloj 
(eble nur unu) regataj de la kliento

   Tiam mi devas pripensi kiu legus/uzus la vorton:

   Teknikuloj povus uzi:
MUA - klienta posxtilo
MTA - ret-posxt-transdonilo
MDA - ret-posxt-liverilo

   Sed eble tiuj signifus ne multe al "simplaj uzantoj". Kaj do 
eble:
MUA - klienta posxtilo
MTA - ret-posxt-ilo (cxar vere ne gravas al uzanto)
MDA - posxt-ricevilo aux posxt-enskatoligilo aux posxt-kategoriilo

   Placxus al mi se cxiuj komencus kun "P" por speguli la anglan. Do 
eble pli bone estu:
MUA - Posxtilo Klienta - PK
MTA - Posxtilo Transdona - PT
MDA - Posxtilo Disdona - PD

   Kaj kompreneble ni povus aldoni "Agento" por plikongrui, sed tiu
ne placxus al mi. Eble ni forprenu "Ilo" kaj do estus PKI ... NE!!!!  
(PKI jam havas gravan komputilan signifon.) Eble ni forprenu "ilo"
kaj uzu "programo" kaj do PKP = Posxta Klienta Programo, PTP =
Posxta Transdona Programo kaj PDP = Posxta Disdona Programo.

   ?

   Nu. Mi esperas ke tiuj pensigus iun por trovi pli bonajn vortojn.

-- 
universero trio... mailto:trio@Esperanto.Org
Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org




Reply to: