Re: www.debian.org/index.eo.html
Saluton chiuj,
Dankon pro viaj rapidaj respondoj. Pri "free": mi iomete tro komplike pensis.
La esperanta vorto "libera" jes taugas (PIV diras: "8 (io) Ne submetita al
specialaj le^goj, difinitaj kondi^coj"). Shajnas ke ech GNU jam adoptis
"libera" kiel traduko. Chiukaze "libera" restas svagega nocio, sed GNU difinas
ghin.
Bone. Solvite.
Je 2-3-2000 10:41:32PM +0000, Eduardo skribis:
> Saluton Fabien,
>
> > Mi ne sciis ke ghi ekzistas. Estus bone se iuj el vi povus helpi lin.
> > Ekz. chu jam ekzistas terminon por free/Open Source.
>
> Mi kreis dissendan liston por diskuti pri la esperantigo de mozilo. Mi
> povus krei alian por pridiskuti la tradukojn de aliaj vortoj/esprimoj
> kiel "Open Source" (se ni decidas traduki gxin). Se estas aliaj
> interesitoj mi tion faros tuj post mia reveno al la laboro (13/3).
Vi vidas ke GNU jam adoptis la esprimon "libera programo"
<www.gnu.org/philosophy/fs-translations.html>, do vi povas adapti tiun
debian-indekspaghon.
> Se vi vidas kiel mi starigis la sistemon por traduki mozilon vi vidos ke
> mi celas auxskulti kiel eble plej multaj eblaj tradukoj. Tiel ni estos
> kapablaj elekti inter la plej bonaj.
Jes. Mi vidis tion, kaj tio estas bonega alpasho.
> Komenteto: vi devus elekti viajn preferatajn lingvoj en via retlegilo.
Mi ankorau ne konsciis pri tiu ebleco. Mi jhus shanghis la opciojn
en mia Neckapo.
> Tio estas ankaux grava cxar kelkaj homoj fakte studas tiun informon
> donitan de la retlegilo por scii kian auxskultantaron ili havas. Se ni
> cxiuj elektas eo kiel nia unua lingvo la reto aspektos preskaux sama
> (nuntempe) sed ni ja iel helpas je la diskonigo de nia lingvo.
Grava punkto!
Ghis,
Fabien
Reply to: