[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Linukso



Jen mi skribas ion ^cefe, por ke ^ci tiu dissendolisto ne estu tute
malaktiva. Kvaza^u temus pri "eseo" por lerneja klaso pri fremda
lingvo, mi rakontos, kion mi faris ^ci-semajnfine, kaj ^generale
lastatempe rilate komputilojn ...

Vendrede vespere, longe post kiam mi unue a^udis pri VSTa, mi instalis
^gin en neuzata 486-komputilo. VSTa estas mastrumsistemo bazita sur
mikrokerno (^c. 40 kB). Vere, la tuta sistemo estas mikroa: se oni
malpakas la dosieron vsta.tz, oni ricevas tutan uzeblan sistemon, kun
gcc, make, (mikro)emacs, ktp, bezonantan nur ^c. 10 MB da diskospaco.
Mi trovis, ke estis multe pli facile instali ^gin ol instali Hurdon.
(Tamen, mi jam estis iomete sperta pri GRUB pro miaj anta^uaj doloraj
provoj instali Hurdon.) Interesatoj rigardu ^ce www.zendo.com/vsta/.

Mian subitan decidon provi VSTa-on parte instigis pensado pri SMP.
Linukso ankora^u ne tre bone kapablas pri SMP. Se temas pri pluraj
uzantoprocezoj, tiuj povas kunruli^gi per diversaj procesoroj, sed la
tuta kerno estas (mi pensas, ankora^u) protektita kontra^u kunrulo,
tiel ke pluraj procezoj, kiuj ^ciuj bezonas multe da tempo en la kerno
pro en- kaj el-igado, ne povas bone kunruli^gi. ^Sajne SMP estas pli
facile atingebla kun mikrokerno.

Beda^urinde mi ne havas plurprocesoran komputilon por eksperimenti. Se
iu scias, kiel mi povus malmultekoste akiri unu, mi interesi^gus. Du
486-oj sufi^cus, supozeble, se ekzistus 486-sistemoj kun SMP.

Anta^u tio mi iomete okupi^gis pri gcc. Mi faris flikon por reload1.c.
Tamen la EGCS-uloj me multe interesi^gis pri mia fliko, ^car ili tro
okupi^gis pri gcc-2.95, kiu devus aperi je 1999-07-01. ^Sajne ^gi
ankora^u ne aperis, tamen.

Anta^u tio mi iom okupi^gis pri gastotradukiloj. Mi nun povas
gastotraduki la kernon por SPARC per mia 686-komputilo, kiu funkcias
multe pli rapide ol la SPARCstation 2. Mi gastotradukis la kernon
anka^u por armv2, sed ekranproblemoj kun la ar^himedo, kiun mi pruntas
de loka esperantisto, malinstigis min plu okupi^gi pri ARM-Linukso.

^Ce mia taglaborejo mi umas pri POP3 kaj IMAP por sistemo, kiu devus
ebligi perparolan aliron al retpo^sto. Primitiva versio jam estas
reklamata al la publiko (http://www.speechtml.com/speechmail), sed ni
devus nun krei dialoge pli elstaran servon, pli konversacian ...

Edmundo


Reply to: