[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Problemoj pro Linukso



At 20:08 1999.07.04 +0100, you wrote:
>Jen mi skribas ion ^cefe, por ke ^ci tiu dissendolisto ne estu tute
>malaktiva.

Bona ideo! Anka~u bonvenas mesa^goj de Pasquale pri liaj problemoj, kvankam
mi certe ne estos inter tiuj kiuj povas helpi.

Mi provis (kaj sukcesis) instali Linux SuSe en du komputiloj en mia
laborejo. Mi tamen sukcesis nek instali grafikan medion (x11) nek funkciigi
retumon. Eble Linux estas bona sistemo, sed certe ne facile komprenebla...

^Cu iu povas helpi min pri jena afero: en tria komputilo du el miaj
lernantoj instalis RedHat Linux. Mi forgesis pasvorton, lernantoj ne lasis
al mi diskedon a~u paperon, kaj nun mi volas ^cion forvi^si kaj reinstali
nur Windows 95 sur la tuta disko. Sed kiam mi uzas FDISK de Win95, ^gi
rifuzas forvi^si la partojn [angle "partition"] ^car ekzistas t.n. logika
parto (okupata de Linux). Tamen FDISK _ne_ trovas logikajn partojn for
forvi^si!

Anta~uan dankon
Claude


Reply to: