Re: Deleting of this mailing list
I would like that debian-esperanto@lists.debian.org is being continued.
(actually I chose Debian as my Linux distribution becaurse Esperanto
issues was discussed there).
I have just written an article about Esperanto, Debian and KDE (attached),
based on some of the informations I have got through
debian-esperanto@lists.debian.org
Jen artikolo pri Esperanto, Debian kaj KDE, bazita de la informoj kiujn
mi ricevis per debian-esperanto@lists.debian.org
Gxi aperos en Esperanto en Danio, Eventoj kaj aliloke. Komentoj bonvenas!
-------------------- LA ARTIKOLO --------------------
Linux parolas Esperante
=======================
Lastatempe oni auxdis multe pri libera mastrumsistemo
kiu estos onidire la plej grava konkurento al Windows
kaj granda problemo por Microsoft kaj la posedanto Bill Gates.
Tio estas Linux, evoluita laux la ideologio de malfermeco
de finno Linus Torvalds.
La plej grava diferenco estas ke Linukso estas senpaga
kaj, male al Windozo, cxiuj rajtas akiri
kaj sxangi aux plibonigi la fontokodon. Tion faris miloj da
homoj, kaj pro tio Linuks estas nun versxajne la plej bonkvalita
kaj stabila mastrumsistemo en la mondo. Masxinoj kun Linukso
povas funkscii dum jaroj sen ecx unu paneo aux restartigo.
Kompare oni devas restarti Vindozon plurfoje tage, kaj
reinstali gxin regule.
Cxar Linukso estas malfermeca sistemo kie cxiuj rajtas
proponi sxangxoj, gxi havas ankaux subtenon por Esperanto.
Lastatempe la grafika uzant-surfaco por Linukso, KDE
(K Desktop Environment), popularigxis kaj gxi nun
ekzistas en multaj lingvoj, inter alie en Esperanto.
Linukso kaj KDE estas senpagaj kaj povas ekzisti
en la sama komputilo kiel Vindozo. Oni bezonas
nur tempon kaj iom da libera diskospaco
(laux la ambicioj, sed minimume 100 MB por komfortabla instalo).
Cxiuspecaj programoj ekzistas por Linukso, inter alie
senpagaj versioj de Wordperfect 8.0, Netscape,
kaj pluraj aliaj oficej- kaj interretaj programoj.
Krome ekzistas DOS- kaj Vindoz-emuliloj per kiuj oni (kun iom da peno)
povas uzi ordinarajn DOS- kaj Vindozajn programojn sensxangxe.
Legu pli pri linuks cxe http://www.sslug.dk (dane)
aux http://www.linux.org (angle).
Ekzistas ankaux instruaro de Wolfram Diestel por kiel
uzi Esperanton sub Linukso cxe
http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/kielfari/kielfari.html (pri
Linukso)
http://www.uni-leipzig.de/esperanto/material/kde/kde.html (pri KDE)
Krome, estas diskut-listo kie oni povas starigi demandojn pri Linukso:
http://www.rano.demon.co.uk/debesp.html
PS Ke Linukso estas stabilega kompare kun Vindozo mi povas persone atesti.
Cxe mia universitato ekzistas fakte Linuks-komputilo kiu seninterrompe
funksciis
dum PLI OL UNU JARO, kvankam la studentoj uzas gxin vigle cxiutage.
--
Jacob Nordfalk, Danio
Telefono +45 26206512
Reply to: