[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Linukso



Jen mi skribas ion por reaserti la ekzistadon de ^ci tiu dissendolisto
... kaj por rakonti pri miaj aktualaj problemoj por la okazo, ke
hazarde iu havas konsilon ...

Mi ^jus a^cetis sufi^ce da partoj por konstrui duan komputilon, kaj
amba^u nun startas - kun Debian-Linukso, kompreneble.

(1) X. La nova ^cefkarto estas TXPro2 (kiu kostas malpli ol EUR 200 kun
300-MHz-a IBM/Cyrix-procesoro kaj 64 MB da memoro kaj estas tre kutima
^cefkarto por hodia^ua plejmalmultekosta komputilo), kaj mi sukcesis
startigi X-on per la servilo XFCom_SiS. Tamen la bildo obstine restas
pli lar^ga ol la ekrano, devigante min rulumi ^gin dekstren kaj
maldekstren per la regiloj sur la ekrano, kio ne estas ergonomie pinta.
Eble la ekrano kulpas.

(2) Modemo. ^Sajne ^gi konekti^gas per K56flex, sed ne scias pri V.90,
^gis mi programos ^gin per dosiero trovebla sur la kunmetita KD. Tamen,
kiel mi faru tiun programadon sub Linukso? Ver^sajne eblas, ^car en la
manlibreto kaj sur la KD estas diversaj mallumaj aludoj al "AT**" (tiu
komando ja igas la modemon atendi datenojn) kaj al xmodem. Tamen miaj
hazardaj provoj tajpi tion kaj jenon en minicom restis sen efiko.
(Bon^sance, ^car mi povus igi la modemon ne plu funkcii ...)

(3) Retkartoj. Mi a^cetis ISA-busan karton (kies manlibreto mencias
NE2000-kongruecon) kaj PCI-busan karton (kies manlibreto donas nenian
utilan informon). Tamen neniu el la kartoj estas rimarkata de la kerno,
dum ^gi startas - almena^u ne estas mencioj pri "eth", kiam mi rigardas
la rezulton de dmesg. Tio surprizetas min, ^car mi atendus, ke almena^u
la NE2000-kongrua modemo estu rimarkata de la normala kerno, kiu
liveri^gas kun Debian. ^Cu necesas retraduki la kernon a^u instali
kernomodulojn, por ke io okazu? A^u ^cu magia argumento ^ce LILO estas
bezonata?

(4) LS120. ^Gi bone funkcias per mount -t msdos /dev/hdc /ls120, tamen,
^cu eblas funkciigi anka^u mtools kun ^gi?

Poste estos pli interesaj demandoj pri IP masquerading ...

Edmundo



Cetere, Wolfram Diestel rakontis, ke li sukcesis uzi unikodajn
trutajpajn tiparojn sub Linukso, kaj ke KDE ekde la eldono 2.0 uzos
Unikodon.


Reply to: