[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

xvidtune, NE2000



> Tamen la bildo obstine restas
> pli lar^ga ol la ekrano, devigante min rulumi ^gin dekstren kaj
> maldekstren per la regiloj sur la ekrano, kio ne estas ergonomie pinta.

Cxu vi jam provis sxangxi la komplikajn liniojn en XF86Config?
Ekzistas ege bona programo, kies nomon mi forgesis, per kiu oni
povas prov-sxangxi tiajn liniojn, kaj sen halti kaj restarti 
X tuj vidi la rezulton. Estas suficxe bedauxrinde ke mi forgesis
la nomon de la programo, sed eble vi trovos gxin kiam vi tajpas

  x[TAB]
aux
  dpkg -L xbase | grep 'bin'

mi pensas ke la nomo aspektas kiel `xvidtune', sed mi tute ne certas.

> Eble la ekrano kulpas.
Versxajne jes, sed per XF86Config vi povas ankaux korekti tion.

> (3) Retkartoj. Mi a^cetis ISA-busan karton (kies manlibreto mencias
> NE2000-kongruecon) kaj PCI-busan karton (kies manlibreto donas nenian
> utilan informon). Tamen neniu el la kartoj estas rimarkata de la kerno,
> dum ^gi startas - almena^u ne estas mencioj pri "eth", kiam mi rigardas
> la rezulton de dmesg. Tio surprizetas min, ^car mi atendus, ke almena^u
> la NE2000-kongrua modemo estu rimarkata de la normala kerno, kiu
> liveri^gas kun Debian. ^Cu necesas retraduki la kernon a^u instali
> kernomodulojn

Se oni ne sxangxis tion, Debian uzas kernon sen NE2000 kapabojn, sed estas
preta NE2000 kernomodulojn ie. Provu tutsimple tajpi `insmod ne2000',
aux eble sxangxi ion (mi ne scias kion) en /etc/modules.

Mem mi ankaux havas `NE2000 kongruan' karton, kaj mi mem-faris kernon por
gxi.


Reply to: