Re: Esperantaj tradukoj de dpkg kaj apt
Mi ekkontrolis viajn ŝanĝojn, per la lasta dosiero de "dpkg" kiun vi
sendis, kaj mi kunsentas, vi faris bonan revizion.
Do, laŭ mi, vi povas sendi la novan dosieron al Guillem, klarigante
angle la motivon de nova dosiero (revizio):
Guillem Jover: guillem ĉe debian punkto org
Pri la zorgantoj de la pakoj de apt, mi ne scias, oni devas kontroli
ĉe debian.org, mi kredas. Aŭ simple demandu al Guillem, li devas scii,
ĉu ne?
Amike via,
Felipe.
2012/8/11 Sian Mountbatten <poenikatu@fastmail.co.uk>:
> Mi finis kontroli kaj fintraduki la mesaĝojn de 'dpkg' kaj nun tradukas
> la mesaĝojn de la 'apt' familio de programoj.
>
> Kien mi sendu la tradukitajn po dosierojn?
>
> Sincere
>
> --
> Sian Mountbatten
Reply to: