[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Resumo: gnu gettext



Saluton! 

Dankon pro tiu detala priskribo :)
Mi mem testis gettext kaj komprenis ke ĝi sufiĉe bone povas fari tion! 

Ĉu vi opinias bona ideon ke iu  disvastigu programojn laŭ iu permesilo,
kiu estos bazata sur GNU GPL aŭ LGPL sed devigos programistojn uzi
neŭtralan lingvon por fontkodoj? Ĉu tia permesilo estos taŭga por
Debian?



> Sep 2006, Antono Vasiljev demandis:
> > Mi volas demandi ĉu eblas krei lokigeblajn programojn kie por gettext
> > fonta (unua) lingvo estos ne angla.
> 
> Mi trademandis ĝin en debian-i18n.
> 
> Eugeniy Meshcheryakov skribis ke jes, kaj la malkodado ŝanĝas nur laŭ
> ĉapo.
> 
> Eddy Petrişor skribis ke fontlingvo ne havas ĉapon pri kodado, sed
> utf-8-a fontoj estas senproblemaj.
> 
> La gettext-manlibro enhavas:
>   Rimarku ke la MSGID operando al gettext ne ŝanĝas signare.  Ankaŭ,
> kiam gettext ne trovas MSGID-tradukon, la revenordono estas MSGID
> neŝanĝita - sendepende de aktuala eliga signaro.  Do, rekomendita
> estas ke ĉiuj MSGID-oj estas US-ASCII-aj ĉenoj.
> 
> Bruno Haible skribis ke xgettext estas uzebla kun '--from-code=UTF-8'
> sed li ne amas kaj ne volas rekomendi ne-anglajn fontlingvojn.
> 
> Christian Perrier skribis ke debian-i18n pridiskutis iafoje
> ne-angla-fontan tradukadon, ekzemple kiam Quechua tradukisto volas uzi
> hispanalingvan fonton.
> 
> Clytie Siddall skribis ke la LocFactoryEditor, bazita supre XLIFF
> anstataŭ gettext, povas uzi ian fontlingvon kaj cellingvon.  Ankaŭ,
> Clytie havas trasendis la demandon al Pootle kaj Tradukada Projekto.
> 
> Martijn van Oosterhout demandis se ekzistas aktualan aktivan lingvon
> kiu beneficus de DDTS ne-angla-fontoj.
> 
> F Wolff ne konis ĉu iu uzis Pootle-on kun ne-angla fontlingvo.  Li/Ŝi
> kredas ke Pootle-o povas malkodi ne-ASCII-ajn MSGID-ojn laŭ ĉapo, sed
> pluraloj havas problemojn, se pluraloj ne estas ekzakte anglaĵa(?).
> 
> Yavor Doganov skribis ke li uzas Emakson kaj malfermas rusajn,
> macedonajn kaj serbajn tradukojn en aliaj bufroj dum bulgara
> tradukado.
> 
> Javier SOLA skribis ke WordForge/Pootle montros kaj elŝutos
> multalingvajn dosierojn (elŝuto nur XLIFF >1.1).
> 
> Amike,



Reply to: