[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Resumo: gnu gettext



Sep 2006, Antono Vasiljev demandis:
> Mi volas demandi ĉu eblas krei lokigeblajn programojn kie por gettext
> fonta (unua) lingvo estos ne angla.

Mi trademandis ĝin en debian-i18n.

Eugeniy Meshcheryakov skribis ke jes, kaj la malkodado ŝanĝas nur laŭ
ĉapo.

Eddy Petrişor skribis ke fontlingvo ne havas ĉapon pri kodado, sed
utf-8-a fontoj estas senproblemaj.

La gettext-manlibro enhavas:
  Rimarku ke la MSGID operando al gettext ne ŝanĝas signare.  Ankaŭ,
kiam gettext ne trovas MSGID-tradukon, la revenordono estas MSGID
neŝanĝita - sendepende de aktuala eliga signaro.  Do, rekomendita
estas ke ĉiuj MSGID-oj estas US-ASCII-aj ĉenoj.

Bruno Haible skribis ke xgettext estas uzebla kun '--from-code=UTF-8'
sed li ne amas kaj ne volas rekomendi ne-anglajn fontlingvojn.

Christian Perrier skribis ke debian-i18n pridiskutis iafoje
ne-angla-fontan tradukadon, ekzemple kiam Quechua tradukisto volas uzi
hispanalingvan fonton.

Clytie Siddall skribis ke la LocFactoryEditor, bazita supre XLIFF
anstataŭ gettext, povas uzi ian fontlingvon kaj cellingvon.  Ankaŭ,
Clytie havas trasendis la demandon al Pootle kaj Tradukada Projekto.

Martijn van Oosterhout demandis se ekzistas aktualan aktivan lingvon
kiu beneficus de DDTS ne-angla-fontoj.

F Wolff ne konis ĉu iu uzis Pootle-on kun ne-angla fontlingvo.  Li/Ŝi
kredas ke Pootle-o povas malkodi ne-ASCII-ajn MSGID-ojn laŭ ĉapo, sed
pluraloj havas problemojn, se pluraloj ne estas ekzakte anglaĵa(?).

Yavor Doganov skribis ke li uzas Emakson kaj malfermas rusajn,
macedonajn kaj serbajn tradukojn en aliaj bufroj dum bulgara
tradukado.

Javier SOLA skribis ke WordForge/Pootle montros kaj elŝutos
multalingvajn dosierojn (elŝuto nur XLIFF >1.1).

Amike,
-- 
MJ Ray - see/vidu http://mjr.towers.org.uk/email.html
Somerset, England. Work/Laborejo: http://www.ttllp.co.uk/
IRC/Jabber/SIP: on request/peteble.



Reply to: