Saluton, samideanoj! Mi volas demandi ĉu eblas krei lokigeblajn programojn kie por gettext fonta (unua) lingvo estos ne angla. Ekzemple: _("Ĉu ĉapelitaj literoj povas esti en fonta lingvo de programo?") Kaj poste mi volas fari lokalaĵon por la angla ktp. Ĉu tio ne rompos gettext-on? -- Ĉion bonan, ★ Antono ★ Vasiljev ★ jid: antono@jabber.org http://a-n-t-o-n.com/ gpg --keyserver keys.indymedia.org --recv-keys CF07F739