kion uzi ?
Karaj samideanoj,
dum mi laboretas rilate la tradukado de Xfce al esperanto, mi plurfoje
trovis la neceson esprimi la anglan verbon "to select" kiam uzata en la
signifo distingigi unu al plurajn erojn de listo aux dosierojn en
dosierujo kaj foje mi trovis 'selekti' kaj foje 'elekti' kiel tradukoj.
laux PIV
selekti: (tr) elekti kun la celo plibonigi specon, rason ks. ~o. Ago ~i
aux rezulto de tiu ago: natura ~o.
[mi dubas pri gxia tauxgeco]
elekti: (tr) preni el du aux el multaj pro prefero (interaliaj)
kaj mi ankaux trovis
disting-ig-i: konigi ion aux iun kiel diferencan de alia aux eminentan
inter la aliaj.
kaj fine distingigi kondukis min al
"marki" : fari, meti ~on sur io [aspektas ege simpla kaj bela]
kaj "signi" kiel gxiaj similsignifaj vortoj.
post tio, mi petas vian helpon cxu 'elekti' inter tiuj supraj, la plej
tauxga kaj ( se vi pensas tion bona ) tradicia aux alloga vorto uzinda
rilate al informatiko.
Danke,
Jarbas Araujo
begin:vcard
fn:Jarbas Araujo de Oliveira Junior
n:Araujo de Oliveira Junior;Jarbas
adr:;;;Belo Horizonte;MG;;Brasil
email;internet:jarbasaraujojr@yahoo.com.br
tel;home:3424 3354
note;quoted-printable:Liberdade de Pensamento=0D=0A=
F=C3=ADsica=0D=0A=
Metaf=C3=ADsica=0D=0A=
Filosofia=0D=0A=
Esperanto=0D=0A=
GNU/Linux=0D=0A=
x-mozilla-html:FALSE
url:http://jarbasaraujojr.blogspot.com
version:2.1
end:vcard
Reply to: