On ven, 2006-01-20 at 11:14 +0100, Leo De Cooman wrote: Saluton Serge, Mi ricevis vian mesaĝon pri Debian pere de Germain Pirlot, kiu plusendas interesajn mesaĝojn al la belgaj samideanoj. Mi eklegis vian Esperantigon. Vi kuraĝe jam faris grandan laboron! Tamen estas eraroj en ĝi, preskaŭ neeviteble ĉe ĉiu homa laboro, ĉu ne? Jes, kaj por tio mi deziras ke plej esperantistoj bonigas mian tradukon. Mi jam kunlaboris en la Esperantigo de tekstoj por Open Office org. Por fari tiun grandegan laboron oni unue diskutis la uzotajn terminojn. Oni faris tion helpe de programo poEdit (senpage elŝutebla). Ĉiu rajtas uzi la jam faritan terminaron. Nia gvidanto dum tiu Esperantigo, Tim Morley eĉ instigas al ĉiuj fari tion. Vi trovos la terminaron ĉe: http://eo.openoffice.org/files/documents/188/2151/OOoEoTerminaro.zip Mi eklegas vian terminaron. Mi rimarkis ke vi uzis infinitivon por menuaj ordonoj. Anstataŭe mi uzis volitivon. Mi nun malaperos dum kelkaj tagoj, poste vi povas kontakti min. Ni diskutas pri la traduko en la dissendolisto http://lists.debian.org/debian-l10n-esperanto/ Vi povas partopreni, la debiana instalilo havas ankoraŭ kvar samlongajn tradukotajn partojn. Kore,
|
Attachment:
signature.asc
Description: This is a digitally signed message part