Saluton :-) laŭ mi la plej facila maniero estas la jena: 1. Lanĉi la programon "gnome-tweaks" 2. Menuo "Klavaro kaj muso" 3. Butono "Ceteraj aranĝaj opcioj" 4. Elekti opcion ĉe "Aldono Esperantaj literoj kun supersignoj" Jen vi povas skribi ĉ per AltGr+c aŭ ŭ per AltGr+u :-)
Amike, Kristjan
Karaj samideanoj, mi aldonis la lingvo Esperanto al la sistemo. Mi sekvis la konsilioj de Bertilo. Tamen, mi ne sukcesis ŝanĝi la klavaro. Ĉu iuj povus indiki kiel modifii la klavaro por skribi esperante? Mi salutas vin amike. Mr.Dominique Simeone