Homoj... la disssendlisto ricevas tiujn mesaĝojn, ne vi specife. Kial, mi ankaŭ ne scias.
Ĉar la esperanta versio ne plu estas aktuala ili ŝajne decidis sciigi kaj la respondeculon (mi) kaj la apartan liston por tiu lingvo tiel ke la lingva komunumo tion scias kaj serĉas manieron tion solvi. Bona ideo, laŭ mi.
Jam de kelkaj semajnoj mi klopodas solvi la aferon. Mi havis aliron kiam mi estis disvolvanto de Debiano, kiam mi rezignis antaŭ kelkaj monatoj mi ankaŭ perdis la rajton modifi la retejon. Intertempe mi petis aliron sed ankoraŭ mi ne sukcesis eniri la CVS-an sistemon.
Espereble tiu ĉi mesaĝo baldaŭ ne plu aperos, aŭ multe pli malofte (kiam fakte temas pri atentigo al la tuta komunumo lingva). Sciu almenaŭ ke mi ja zorgas pri tio.
Amike, Eduardo.