[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

mistero ĉe firefox



saluton,

Mi kreis diskutgrupon ĉe http://grupoj.literaturo.com/ "traduzir", kaj
nun mi volas krei unu plian: "duboj" por komencantoj

Tamen estas mistero, kiun mi volas solvi antaŭ krei tion

Kiam mi "malfermas"
http://grupoj.literaturo.com/mailman/listinfo/traduzir_grupoj.literaturo.com
per FireFox iel la postulata tempo estas longega, kaj ial la navigilo
provas grupoj.pentuvio.com, kiu tute ne rilatas al la adreso, cetere eĉ
ne ekzistas...

Tamen per opera aŭ dillo la problemo ne ekzistas. Per FireFox se mi
klavas F5 aŭ Ctrl+F5, ne gravas, la afero ne bone marŝas. Se mi forviŝas
.mozilla, t.e. ĉiujn preferojn, la problemos restas.

Mi plendis al la entrepreno, kiu zorgas pri pentuvio.com kaj
literaturo.com tamen ili diras ne trovas la problemon. Detalo: iam
"traduzir" funkciis ĉe pentuvio.com (grupoj.pentuvio.com) sed pentuvio
iris al alia servilo kaj entrepreno pro postuloj de Visa, kaj tie restis
literaturo.com kiu ricevis la diskutgrupon kaj kreiĝis
grupoj.literaturo.com tamen post ĉ. unu monato mi rezignis servilon kun
Vindozo kaj trovis vojon por pentuvio.com resti ĉe apache, tamen ne plu
estis grupoj.pentuvio.com kaj pentuvio.com revenis al sama entrepeno

demando: ĉu vi rimarkas saman problemon? kiel tio povas okazi?

grandan dankon, Luiz


Reply to: