[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Lernolibro laŭ GPL?



Saluton!

>  -- Júnior Madrigal skribis:
> >ke baldaŭ eblos instali ĝin per "apt-get install kurso" en Debian kaj 
> >ĉiuj aliaj eldebianaj distroj.
> 
> mi dubas, mi supozas ke tio postulos longan tempon. eble pli ol jaro,
> ĉu?
> 
> >Kiuj estas la paŝoj por ebligi tion? Mi klopodos paroli kun Karlos se 
> >problemo estas manko da klarigoj elvenintaj el li mem.
> 
> mi ankaŭ volas telefoni al li, por paroli pri aliaj aferoj, kaj do mi
> povas tuŝi tiun temon. verŝajne la plej malfacila afero estos trovi
> ulon kiu entreprenus tiun taskon (meti la aferon en Debian).
> Nu, la programo estas miksaĵo el pli ol du lingvoj, ĉu ne? Ĉu en Debian
> oni akceptus tiajn programojn? Kiu ekstaras por labori rekte, plibonigi
> la kodon se necese ktp?

Laŭ mi tio ne estas problemo. Problemo (laŭ mi) konsistas en tio, ke
mankas lern-materialo libera. Teknikajn taskojn multajn povas fari, sed
lernomaterialon - ne ĉiuj :) Ĉu mi erare tion opinias?

> ĉu estas iu, do tiu mem povas kontakti Karlon, kaj sciinte pri tio, mi 
> ankaŭ povas helpi je kontakto, se fakte estos problemo en tiu etapo.
> kontakti Karlon por paroli pri tio, se ne estas ulo por labori pri tiu,
> estus perdita tempo.

Mi povas paroli kun Karlo. Sed mi opinias, ke la plej bona varianto
estus se Karlo partoprenus en nia dissendolisto :) Ĉu vi havas
retpoŝtadreson de Karlo?

-- 

Ĉion bonan,
★ Antono ★ Vasiljev ★


jid: antono@jabber.org
http://a-n-t-o-n.com/

gpg --keyserver keys.indymedia.org --recv-keys CF07F739



Reply to: