[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Lernolibro laŭ GPL.



Saluton!

Joop skribis:

Mi skribos per h-metodo por eviti problemojn kun kodoprezentoj.

> Kiom ajn alloga estus la kunverkado de Esperanto-kurso, mi klopodas
> eviti projektripetojn. Tamen chu tiu projekto eble estas nova
> kategorio,
> kaj por helpi, alportante ideojn:

Dankon. Che nuna etapo de la projekto bonaj ideoj estas tre gravaj!

> 1. Uzu frekvencliston de Esperanto
> Tiam traktado de unu temo postlasas vortojn ankorau traktendajn,
> kaj vi venos al disdivido de la materialo.

Pardonu, mi ne plene komprenis kion vi volis diri. Chu vi temas pri
frekvenclisto de vortoj? Mi opinias uzinda vortliston de jhurnalo
"Kontakto".

> 2. Apartigu fontomaterialon de la programoj; dokumentu la enhavon

> Mi ektimis kiam specifaj programteknikoj (Rubeno, GTK se mi bone
> memoras) estis menciataj. Ä\210ar estus domaÄ\235e, se post foriro
> de la originaj verkantoj, projekto perdiÄ\235us pro troa
> specialiÄ\235o.
> (Persone mi prenus Ä\235avon -java- por plurmedia kurso, kaj same
> deklamus tion.)

Rubeno kaj GTK+ estas iloj plej amataj de mi. Tial mi elektis ilin. Sed,
por GTK+ mi uzas Glade dosieroj, kiujn oni povas poste ekuzi por iu
ajn programlingvo.

Verdire mi proponas krei ne programon, sed enhavon de kurso: plurmediajn
dosierojn, lecionojn, tekstoj ktp. Tiun chi informajhon mi proponas
ordigi (eble per XML) tiel, ke iu ajn povu poste uzi la bazon sen Ruby
kaj GTK+

Kaj la bazo devas esti disvastenda laŭ libera permesilo!

> 5. La homoj volas progresi kieleble plej rapide. Lerni fremdan lingvon
> tamen ne estas tiel rapida afero. Do kontraÅ­ malpacienco la dialogoj
> ne estu tro "programitaj" kiel en la t.n. "programita instruado",
> kaj sekvu enkonduko pri iu nova tereno. Superrigardeblo gravas.

Dankon, tion mi nepre konsideros.

> 6. Ekzistas diversaj liberaj programoj por vortparkerado, kun
> kartetoj en serioj de novaj/malnovdataj/eraraj/konataj vortoj.
> Ä\210ar Esperanto-scipovo precipe konsistas el bona vorttrezoro,
> kial ne oferti intensan vortlernadon, kun statistikoj.

Jes. Vortlernilo estas farinda. Nun mi esploras du variantojn:

1. Uzi eksteran vortlernilon.
   a) Granule - http://granule.sf.net
   b) Fantasdic
   c) Krei propran vortlernilon
2. Same kiel en Kurso de Esperanto uzi internan
   vortlernilon.

> Nu ja, vi ja pli bone scias, kion vi intencas krei. Mi nur opinias la
> ideon tre alloga kaj inda.

Chu do vi povos helpi per via vocho? Ekzemple registri
kelkajn plurmediajn dosieroj? Ekzemple elparolon de esperanta alfabeto?

Ĝis!
-- 

Ĉion bonan,
★ Antono ★ Vasiljev ★


jid: antono@jabber.org
http://a-n-t-o-n.com/

gpg --keyserver keys.indymedia.org --recv-keys CF07F739

Attachment: signature.asc
Description: Digital signature


Reply to: