Re: Esperanta literoj por "shell"
-- Gilberto F da Silva skribis:
> Vi pravas. Sed mi ankoraũ ne eltrovis kiel korekte tajpi ĉi tio.
Tre verŝajne vi uzas /usr/X11R6/lib/X11/locale/en_US.UTF-8/Compose via
"locale" estas eo_XX.UTF-8. Kontrolu en
/usr/X11R6/lib/X11/locale/compose.dir ĉu ne estas du linioj:
en_US.UTF-8/Compose eo_XX.UTF-8
en_US.UTF-8/Compose: eo_XX.UTF-8
Se jes, vi devos ŝanĝi Compose ĉe /usr/X11R6/lib/X11/locale/en_US.UTF-8/
se estos:
???/Compose eo_XX.UTF-8
???/Compose: eo_XX.UTF-8
do vi ŝanĝu Compose ĉe /usr/X11R6/lib/X11/locale/???/
Kion fari en la la dosiero Compose? Tie tre verŝajne estas linio:
<dead_tilde> <u> : "ũ" utilde
<dead_tilde> <U> : "Ũ" Utilde
do: « ~+u = ũ » kaj « ~+U = Ũ ». Ŝanĝu al:
<dead_tilde> <u> : "ŭ" ubreve
<dead_tilde> <U> : "Ŭ" Ubreve
Nu, ĉar ĉe niaj ABNT2 tajpi ~ estas pli facile ol tajpi ^, mi fari tion:
<dead_tilde> <c> : "ĉ" ccircumflex
<dead_tilde> <C> : "Ĉ" Ccircumflex
<dead_tilde> <g> : "ĝ" gcircumflex
<dead_tilde> <G> : "Ĝ" Gcircumflex
<dead_tilde> <h> : "ĥ" hcircumflex
<dead_tilde> <H> : "Ĥ" Hcircumflex
<dead_tilde> <j> : "ĵ" jcircumflex
<dead_tilde> <J> : "Ĵ" Jcircumflex
<dead_tilde> <s> : "ŝ" scircumflex
<dead_tilde> <S> : "Ŝ" Scircumflex
<dead_tilde> <u> : "ŭ" ubreve
<dead_tilde> <U> : "Ŭ" Ubreve
Provu kaj sciigu nin ĉu vi sukcesis. Mi supozas ke vi ne faris surogaton
por tajpi la E-ajn literojn per xmodmap...
Kio pri via xterm? Vi eĉ ne diris, ĉu vi sukcesis al ne, ĉu la helpo de
MJ kaj la mia estis utilaj. Nu, pri MJ vi malrekte diris, laŭ mia
kompreno, via respondo al li estis: "Ne, viaj supozoj ne estas trafaj".
Nu, la supozoj de MJ estis bonegaj, tamen ... ja, povas okazi ke la
afero ne fukcias. Tre verŝajne do mia supozo estas prava, ĉu ja vi
vokas kterm kiu ne subtenas unikodon? Oni devas bone scii kiel voki
ilin.
Luiz
Reply to: