[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: la WIKI-o de nia listo



 -- je 2005/01/08 joan skribis:
>Saluton,
>Se vi vidas tio, nun www.debiano-kaj-esperanto.net  estas WIKI-o. Cxiuj
>povas redakti pagxojn, korekti kaj pligrandigi artikolojn.

Antaŭ monatoj (mi ne bone memoras antaŭ kiom semajnoj) mi demandis Joan
pri la malapero de www.debiano-kaj-esperanto.net li diris al mi, ke ne
alvenis kunlaboro tial la retejo ne plu ekzistas, la retadreso ne plu
ekzistas.

Mi eĉ sendis al li proponon, tamen ĝis nun li ne respondis min. Mi
proponis retejon por manlibro pri linukso, tradukita el Angla. La metodo
estu laŭ metodo de Lernu.net kaj aliaj. Kiam oni eniras traduksistemon,
oni malfermas retpaĝon, kun alineo kaj kampo por eniro de teksto, de la
tradukaĵo, sekve alineo kaj kampo, sekve alineo kaj kampo ... Por alia
teksto, alia paĝo de la paĝaro, same estas tia tradukpaĝo, alirebla de
la teamo de tradukintoj.

Tiu sistemo tre helpas kuntradukado. Ĉu iu volas havigi tian paĝaron?
Oni unue decidu kion traduki, estas kelkaj manlibroj en la reto, por
elekto de unu. (Mi ŝatu labori pri manlibro por komencantoj, kiu celas
instruojn al iu ajn "distribuo", ĉu Debian, ĉu Mandriva, ĉu Suse, ĉu )

Same kiel www.debiano-kaj-esperanto.net mi pensas nuligi
http://lujz.org/komputilo/ se mi ne nuligos ĝin, certe je sekva
ĝisdatigo mi ne plu uzos latex2html. (mia tuta retejo estis iam kreita
per latex2html, tamen ne plu estas tiel. maksimume restos ret-libro en
tiu sistemo, se restos. ja latex2html estas kreita por tiaj retpaĝoj,
retpaĝoj por manlibroj kaj lernolibroj, eble por legolibroj, kiaj du
miaj)

ĝis poste, Luiz



Reply to: