[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Kiel aligxi? Kiel sciigi? (al translation-team-eo)



Saluton!

Mi jam tradukis plene na 'psmisc' esperanten... sed kiun averti pri tio? Mi
avertis la zorganton pri 'psmisc' (en al pscmisc-a ttt-pagxo estas helpopagxoj
al la tradukistoj), sed de tie neniu al mi respondis.

Mi jxus finis la tradukon de la unua po-dosiero de WindowMaker. Restas ankoraux
tiu de WINGs, kaj tiu de WPrefs.app (la kromprogama agordilo).
Kien tion mi sendu? Cxu al la programistoj de WindowMaker?

Ankaux al la zorganto de la teamo mi skribis, cxar mi volas igxi oficiala
tradukisto. Tamen, cxio estas haltinta. Terure.

Gxis, amikoj!

(mi tion cxi kopias al la listo de debian-esperanto, eble tie estas aktivaj
homoj kiuj povas min helpi)

-- 
In its laws, society makes its mightiest collective effort to impose
predictability upon human behavior.
  - S. I. Hayakawa, "Language in thought and action"



Reply to: