[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Gnome aux sawfish ne funkcias



 -- Thomas Petazzoni skribis:
>Bonan tagon,
>Kial vi devis komplete reinstalia via Debianon ? Post malsukcesa 
Kial vi devis komplete *reinstali* *viaN* Debianon?

>kompilado de la linuksa kerno, vi povas prasxargi kun la Debiana 
Mi komprenas la frazon, tamen mi ne rememoras pri la vorto
"prasxargi" en iu ajn lingvo: Eo, Pt aux En. Eble nur "sxargi" suficxas.

>codoromo kaj reinstali funkcian kernon.
codoromo >> KD; funkcian >> funkciantan;

Tamen preferinde oni legu: http://www.lujz.org/komputilo/node11.html
artikolo suficxe klara pri Instalado/retradukado de Kerno.

>>Mi lancxis startx kaj cxio bone funkcias ekcepte ke mi ne havas
>>fenestrobordojn. Do, mi ne povas movi nek pligrandi la fenestrojn.
>>Kion mi forgesis ? 
>
>Mi ne scias kion vi havis fogersi. Vi povas eble provi kun alian 
>fenestrosistemon (Window Maker, XFCE ...).

Nu, li volas Gnome, cxu ne? Ej, mi ne uzas Gnome. Mi uzas Ion+keylaunch,
tamen mi volis havi Gnome, por kiam ne spertulo vizitas min. Do mi
pretigis Gnome. Mi spertis saman problemon. Provu jenon:

- Eniru X-on per Gnome.
- Malfermu x-term.
- Komandu "ps ux".
- Laux mia sperto, ne estos sawfish rulanta.
- Komandu sawfish

Tiam cxio subite resanigxos. Post kiam mi fari tion unufoje, mi
revenis al Gnome, kaj ne bezonis refari tion, je la aliaj eniroj,
sawfish auxtomate ekis. Provu tion kaj raportu al ni.

---------------------
Mi sendas kelkajn gramatikajn korektojn laux peto de Thomas.
---------------------

Luiz Portella <lfpor@lujz.org>
--
 http://www.lujz.org/lfpor/



Reply to: