[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: eo_XX, eo_EO



En sia retpoŝto de Merkredo, la 16-a de Februaro 2005 je 20:42 (+0100), Lluís Batlle i Rossell skribis:
> Mi pli ŝatas la lastan proponon, pri multaj eo_**, kie ** estas lando de ĉiu.
> 
> Do, se mi estas en hispanio, mi elektos eo_ES, ĉar ja mi estos en hispanio. En
> la 'locale' estas pluraj informoj pri la lando, kiel ekzemple, la monero.
> 
> Do, miaopinie devas esti pluraj eo_**. Ekzemple, mi estas kataluno, do mi
> elektas "ca_ES", ĉar mia lingvo estas la kataluna, kaj mia lando estas 'ES'.
> Nordaj katalunoj devus elekti "ca_FR", kompreneble. Kaj sardegnaj, "ca_IT".
> 
> Same, estas en_US, aŭ en_GB, aŭ en_CA. Do, "eo" por ĉiuj.
> 
> Ĉu tio ne pli taŭgas, anstataŭ batalo pri la lando de EO? Ne temas pri la lando
> de EO, sed pri la lando de la uzanto :)

Mi tute konsentas kun Lluís, mi scias ke ekz-e kelkaj programoj vere
uzas la lokaĵon LC_PAPER, por difini kian paperan formaton uzi dum la
printado. Pro tio, parolanto el Francio, kiu do uzas
A4-paperon, ne povas havi saman lokaĵaron kiel parolanto el Usono, kiu
uzas letergrandan paperon.
Kiel Lluís diris, tio ankaŭ veras pri monero, la lokaĵaro de Debian
ekz-e difinas Euron kiel moneron, do ĝi esence taŭgas por nur Eurozono.

Nun, la vera problemo estas akceptigi tiom multajn (unu po lando)
lokaĵarojn. Mi preferus ke tio akceptiĝu en la bazo, t.e. glibc mem,
ĉar tio solvus definitive la problemon ĉie.

Alia problemo, estas ke la ulo kiu zorgas pri glibc-lokaĵaroj estas
ŝajne tro okupita:
http://sources.redhat.com/ml/libc-locales/2005-q1/msg00002.html

Amike,
JC
-- 
Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti



Reply to: