[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Voĉo trans IP



La 30-an de Januaro 2005, je 18:50, Jean-Charles Salzeber skribis:
> > Jes ja, kaj Skype tiel funkcias.
> Ne, mi jam legis tion en diversaj forumoj, kaj mi mem konstatis.
> Ekz-e provu filtri ĉiujn pordojn.
> Jen ekzemplo per iptables:
> [...]
> Kun tiu filtro, vi povos konekti al ekstero, sed la ekstero ne kapablas
> konekti (tio ne signifas komuniki) al vi. Tio do estas baza filtro, sen
> ruli ian ajn servilon. Nun provu Skype, vi povos voki iu alia sed la
> aliaj ne povos voki vin.

Mi ne povas provi tion ĉar mi uzas Skype per MacOSX, sed mi uzas Skype
malantaŭ fajrmuro (kiu estas alia komputilo) do aliaj tute ne kapablas
konekti al mi kaj Skype bone funkcias (personoj sukcese min vokas).

Tiu kapablo kaj la bona sonkvalito estas laŭ mi la ĉefaj avantaĝoj de
Skype. Mi baldaŭ provos GnomeMeeting kaj mi esperas ke ĝia STUN-kapablo
kaj Speex ambaŭ bonas.


> Nu, jes, sed ankaŭ mi eraris... Skype ne provas konekti al pordo 80, sed
> *el* pordo 80.
> La problemo estas ke multaj stultaj administrantoj tute ne filtras kiam
> la fonta pordo estas 80 (kaj ankaŭ ofte por la fonta pordo 53).
> Sed tio estas malprava, *konekto* ne estas pli permita ĉu ĝi venas el
> pordo 80 aŭ ĉu el pordo 1234.
> Ĉu nun estas pli klara?

Sed, kial estas tio problemo? Nu, kial estas mi stulta administranto? Mi
ne filtras iun ajn fontan pordon.


> Notu, ke GnomeMeeting kapablos ankaŭ SIP en ĝia venonta versio... do pli
> kaj pli bona ;)

Nu, se GnomeMeeting fakte havas ĉiujn tiujn kapablojn ĝi estas ja bonega
alternativo al Skype ĉu ne?


-- 
Luís Oliveira
http://student.dei.uc.pt/~lmoliv/
Equipa Portuguesa do Translation Project
http://www2.iro.umontreal.ca/~pinard/po/registry.cgi?team=pt



Reply to: