Liberaj amaskomunikiloj
Saluton, samideanoj!
Cxu iu el listanoj estas interesita pri la liberaj amaskomunikiloj
(temas pri IndyMedia.org) kaj pri ilia esperantigado? Gxis nun
ekzistas (laux miaj konoj) nur du esperantigitaj centroj de liberaj
amaskomunikiloj: Barcelona kaj Brazila. Versxajne baldaux Bjelarusa
Indimedio aperos.
Indymedio estas tre esperantigebla cxar gxi evoluas sur bazo de
Liberaj Programoj . Tre facile esperantigi programon, per kiu oni
publikigas artikolojn... kaj poste estos facile traduki nur plej
gravajn novajxojn en Esperanto. Tiuj aferoj povus:
1) Plibonigi informadon de monda socio pri lokaj aferoj.
2) Plibonigi valoro de Esperanto kiel utila kaj facila lingvo por
politika kunagado.
3) Enporti ideon de liberaj programoj kaj FSF en konscio de
esperantistoj.
Estus bone se lokaj aktivuloj de e-movadoj skribu al lokaj aktivuloj
de IndyMedia.org kaj interkonsentu pri kunlaboro. Poste necesos nur
aldoni tradukajxon de kerno al TTT-ejo kaj fari tradukojn de la plej
gravaj novajxoj.
Cxu iu interesanta pri tiuj aferoj?
PS: Pardonu min se mia mesagxo estis malutila.
--
Gxis revido!
Amike, Anton Vasiljev.
Reply to: