[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: kerno 2.6.6 kaj sono



En sia retpoŝto de mardo, la 27-a de Julio 2004 je 09:46 (+0100), Edmund GRIMLEY EVANS skribis:
> Jean-Charles Salzeber <jc-ml@apinc.org>:
> 
> > Unu el la gravaj ŝanĝoj inter la 2.4aj kaj 2.6aj kernoj estas ja sono.
> > Antaŭ la 2.6aj, OSS estis uzita, nun ALSA.
> 
> Mi pensas, ke ALSA bone funkcias ankaŭ kun lastatempa 2.4-kerno. Se mi
> ĝuste memoras, mi uzas ĝin hejme kun sarge/testing kaj kerno 2.4.26,
> kaj mi mem tradukis nenion.

Prave, ankaŭ mi uzas ĝin delonge ĉar mi havas "SB Live!" sonkarton kaj
ALSA subtenis ĝin longe antaŭ OSS.
Tamen kun la 2.4aj (kaj eĉ 2.2aj) kernoj, ALSA estis nur neoficiala
fliko.
Nun ALSA estas oficiala, kaj OSS arkaika. La kialo estas ke la ALSA-aj
pilotoj estas multe pli bonaj ol la OSS-aj.

-- 
Kalkuli muŝojn



Reply to: