[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: kerno 2.6.6 kaj sono



Luiz Portella <lfpor@lujz.org>:

> http://www.lujz.org/komputilo/node11.html
> por instali kernon 2.6.6, krom kelkaj agordoj farendaj, mi ne sukcesis
> agordi la sonon, cxar per nova kerno, se mi lancxas sndconfig mi leggas:
> 
> You don't seem to be running a kernel with modular sound
> enabled. (soundcore.o was not found in the module search path).

Sxangxi de 2.4-kerno al 2.6-kerno sxajnas al mi iom draste nur por
funkciigi sonon, sed mi ne scias; eble tio necesas.

Sxajne vi uzas la kernofonton de Linus kaj mem agordas gxin. Versxajne
estus pli sekure uzi la kernopakojn de Debian, tiel ke vi havas la
samajn agordojn kiel la kernoj de Debian.

Cxu ne eblas instali la pakon kernel-image-2.6.6-1-686 kaj tute ne mem
traduki?

Se ne, mi iam notis jenon pri tradukado de la kerno:

$ cd ...
$ dpkg-source -x .../kernel-image-2.4.18-1-i386_2.4.18-12.dsc 
$ cd kernel-image-2.4.18-1-i386-2.4.18
$ fakeroot debian/rules flavours=686 binary 

Tamen mia bezono estis iom alia: mi volis nur fliki modulon, kaj mi
mane instalis nur tiun modulon (por funkciigi novan skanilon).

Mi cxesis mem traduki kernojn, kiam mi cxesis havi duprocesoran
komputilon, kaj post kiam estis grava sekurecaktualigo. Se oni uzas la
kernojn de Debian, oni malpli devas atentadi pri sekureco.

Edmundo



Reply to: