traduko: http://www.debian.org/distrib/
Projekto Debiano Elektu servilon proksiman:
*Pri Debiano* *Novaĵoj* *Akiri Debianon* *Ĝenerala helpo*
*Angulo de Disvolvigantoj* *Reteja Mapo* *Serĉo*
Akiri Debianon
Debiano GNU/Linukso estas liverita senpage per la interreto. Vi povas
elŝuti ĉion el ĝi per iu ajn el niaj speguloj.
Se vi simple volas instali ĝin, jen la opicioj:
- Aĉetu aron de lum-diskoj de unu el la liverantoj, kiuj vendas
Debianajn KD, instalu per la diskoj.
Oni konsilas, ke vi aĉetu la aron de lum-diskoj se vi instalas je unua
fojo.
Pluraj el la liverantoj vendas tion kontraŭ malpli ol kvin usonaj
dolaroj plus send-kosto (kontrolu iliajn ret-paĝojn por scii, ĉu ili
sendas internacie).
Kelkaj libroj pri Debiano ankaŭ estas en la lum-diskoj.
Jen la bazaj avantaĝoj de la lum-diskoj aĉetitaj:
- Instalado per lum-diskoj estas pli rapida.
- Vi povas instali en maŝinoj sen konekto al interreto.
- Vi povas instali en pli ol unu maŝino.
- Per la lum-diskoj vi povas pli facile resanigi damaĝitan Debianan
sistemon.
- Elŝutu ĉiujn necesajn dosierojn per la interreto, faru aron de
lum-diskoj vi mem, kaj instalu per ili.
Se vi mem pretigas la aron de lum-diskoj, vi havos ĉiujn la avantaĝoj
supre menciitaj, aldone:
- Vi povos uzi vian propran KD-registrilon kaj re-registreblan ilojn.
- Vi povos uzi vian interretan konketon.
- Vi ne devos atendi alvenon de la lum-diskoj.
- Elŝutu instaligan sistemon per la interreto, kaj elŝutu ceteron dum la
instalado.
Instaldo per interreto ankaŭ havas avantaĝon:
- Vi povos uzi vian interretan konketon kaj re-registreblan ilojn
(disketoj aŭ viŝeblaj lum-diskoj).
- Vi elŝutos nur la pakaĵojn .deb, kiujn vere vi vere volas.
Se vi havos kompletan aron de lum-diskoj, vi havos plurajn pakojn,
kiujn vi neniam uzos.
- Instalado per interreto de versio "provata" oferos la plej lastajn
pakaĵojn, dum iu ajn aro de lum-diskoj de la versio "provata", kiun
vi elŝutu, estos malaktuala tre rapide.
- Aĉetu komputilon, kiu havas Debianon antaŭ-instalita.
Estas kelkaj avantaĝoj:
- Vi ne bezonos instali Debianon.
- La instalado estas agordita por la maŝino.
- La vendanto eble donos teknikan subtenon.
La lernolibro pri instalado por via Arĥitekturo enhavas bildojn kaj
ligojn al ĉiuj dosieroj bezonataj por instalado.
________________________________________
Reen al ĉefa ret-paĝo de Debiano
________________________________________
ĉi retejo legeblas en la jenaj lingvoj:
...
--
Rakontoj por komencanto: http://www.lujz.org/oktobro/
Reply to: