[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

akvo-malvarmigilo (watercooler)



Halo,
Iam Marcos raportis al ni pri ratpoison kaj aliaj programoj por
nepotencaj komputiloj. Tiam oni parolis pri ĝeno pro bruo de ventumiloj
de komputilo. Kiu povas, kiel Edmundo, aĉetu tute silentan komputilon.
Tiu, kiu ne povas, uzu "akvo-malvarmigilo", tiel oni malvarmigos ne per
aero sed per akvo. Kiel diris Marcos, ĉi aparato ankaŭ bruas. Estas io
por movi akvon kaj kelkaj enhavas ventumilon, pro malvarmigi la akvon.

Dum libertempo mi legis revuon, kiu menciis www.casemodbr.com (pt). Tiu
firmao de San Paŭlo verŝajne ne plu vendas aŭ enkomputiligas tiun
aparataon, tamen estas artikoloj tie pri tiu aparato. Mi trovis en alia
retejo, ankaŭ en portugala, pri iu, kiu antaŭ monato varbis aliajn por
krei akvo-malvarmigilon. Mi tuj parolis al li per ICQ.

Li ne finkreis la aparaton. Li demandis min pri mia komputilo, mi diris,
ke temas pri pentium 3, 750 MHz. Tiu ulo diris, ke estus frenezaĵo,
metis tiun aparaton en P3. Li diris, ke tiu estas konsilinda por P4 aŭ
AXP. Li diris ankaŭ, ke eblas silentigi komputilon P3 ĝis 1GHz. Ĉu iu
jam provis silentigi komputilon pli malnova ol P3? Laŭ la ulo oni devus
anstataŭigi etajn ventumilojn por grandaj ventumiloj, kiuj funkcios pli
malrapide kaj silente.

Mi pensas, ke ekzistas akvo-malvarmigilo tute silenta, tamen tre
multekosta. La plej simplaj akvo-malvarmigiloj brazilaj, laŭ artikolo en
ĵurnalo, estas pli ol 130/140 eŭroj (jam sufiĉe multekosta).

Por malmultekosta vojo, eble mi provos solvi ŝanĝante ventumilojn. Kiel
mi povas kontroli pri temperaturo de la maŝimo ene de X? Se mi kontroli
la nunan temperaturon kaj poste ŝanĝo, ĉu se ili estas similaj do mi ne
devas maltrankviliĝi pri io ajn? Mi scias, ke ĉe "bios" oni povas
kontroli ion pri tio.

Nu, mi atendas komentojn, kaj esperas povi helpi posedantojn de bruaj
komputiloj.

Luiz

--
 http://www.lujz.org/lfpor/



Reply to: