[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: mailfilter



ĸ <lfpor@lujz.org>:

> laŭ mi legis en:
> http://sourceforge.net/mailarchive/message.php?msg_id=6161460

Tiu TTT-adreso ne plu funkcias.

>  tio ne eblas... ĉu iel eblas? (forigi msĝ kun aldonaĵoj 
>  [*.exe] en servilo mem, sen peti ion al servilisto)

Tio dependas de la aliro. Kun IMAP eblas demandi pri la MIME-strukturo
de mesaĝoj. Kun POP3 eblas nur peti la ĉapaĵon kaj la unuajn X liniojn
de la korpo. Eblus peti 50 liniojn kaj kontroli, ĉu tia aldonaĵo
komenciĝas en tiuj linioj, sed mi ne konas programon, kiu faras tion.
Vi povus facile ŝanĝi mian programeton "swen2", por ke ĝi kontrolu pri
aldonaĵoj per regulaj esprimoj. Tio ne estas la sama afero kiel
analizi la MIME-strukturon per ĝia oficiala difino, sed ĝi verŝajne
sufiĉus por filtrado.

Notu, cetere, ke ne ĉiuj POP3-serviloj komprenas la komandon TOP, sed
laŭ mia sperto preskaŭ ĉiuj komprenas ĝin. (Sperteton mi havas, ĉar mi
iam devis realigi sistemon por legi retpoŝton telefone per aŭtomata
parolrekono. Nia sistemo parolis al POP3-servilo por tion fari. Ĝi
funkciis ne tro malbone. Eblis demandi al la sistemo, ĉu oni havas
mesaĝojn de iu homo aŭ pri iu temo, kaj eblis eĉ respondi al mesaĝo
per parola respondo en sondosiero. Por demonstri la sistemon al
eventualaj klientoj mi kreis specimenan poŝtkeston tute realisme
plenigitan per pornografiaj spamoj, plendoj pri perditaj tasoj,
avertoj pri aŭtaj reflektoroj ne malŝaltitaj kaj anoncoj pri
prokrastitaj kunvenoj.)

Edmundo

Reply to: