[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: agordi sonon



> Mi ne scias kiel instali kaj konfiguri la sonon, kaj la instalprogramo ne faris
> tion.
> La sonkarto estas ALi M5451 PCI kaj mi devas usi la modulon Trident.
> Kiel mi faru ?

Laux miaj notoj mi faris jenon:

- instali aktualan version de alsa-modules

- ruligi lspci por vidi, kian aparataron mi havas

- cxe mi necesis "modprobe snd-via82xx"

- kontroli funkciadon per alsamixer kaj saytime

- por auxtomate uzi la modulon mi havas jenon en /etc/modutils/alsa:
alias char-major-116 snd
alias snd-card-0 snd-via82xx



Reply to: