(kun solvo) Re: Konfuzitaj tipoj (sx, cx, gx, kaj jx) poste "apt-get install"
Saluton,
Vi montris al mi la bonan vojon. Estis problemo kun la elekto de tipoj en
kmail. Mi provis kun aliaj tipoj, kaj malkovris ke (ekzemple) cxi tiuj tipoj
konvenas:
Century schoolbook
FreeMono
FreeSans
FreeSerif
Nimbus Mono L
Nimbus Roman No9 L
Nimbus Sans L
URW Bookman L
URW Gothic L
URW Palladio L
Nun, denove, kmail bone vidigas la ĥojn, ĵojn, ĉojn, ŝojn, ĝojn kaj ŭojn de
viaj mesaĝoj... Pri tio mi ĝojas! Koran dankon amikoj! ;-)
...Tamen kmail ankoraux malbone vidigas la _titolojn_ de viaj mesgxoj. Fakte,
por la titoloj, kmail uzas "fiksa-spacajn" ("monospace") tipojn. Eble morgaux
mi sercxos tian tipon. Bonan nokton.
Sylvain.
--
wxWidgets config: WX 2.4.2 / GTK 2 / gcc 3.3.3
--
Lernu! http://www.lernu.net
Reply to: