[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: helpo pri elibro



Luiz Portella <lfpor@lujz.org> writes:

> Mi trovis kelkajn librojn, sed verŝajne mi ne povos legi ilin. la
> dosieroj nomiĝas *.prc. Oni diris, ke mi povas legi en mia komputilo, eĉ
> se mi uzas linux, tamen mi vizitis la retejon (kiun oni menciis)
> http://www.mobipocket.com/en/DownloadSoft/default.asp
> kaj trovis nenion pri programo por linux.

Mi iom retumis tie, kaj alvenis al
http://www.mobipocket.com/en/DownloadSoft/DownloadLinuxStep1.asp .
Ŝajne tio signifas simple ke oni povas uzi Linuksan aŭ Makintoŝan
komputilon por transigi la programon al poŝkomputilo.

La finaĵo *.prc ŝajnas, laŭ Gugla serĉo, esti ruligeblaĵo por Palm
Pilot.  Ekzistas emulilo ĉe http://www.palmos.com/dev/tools/emulator/
, sed mi ne scias ĉu tio estas uzebla por ĉi tiu celo.

Eble vi povas uzi la Vindozan legilon per Wine.  Alie mi ne scias kion
oni povas fari...

Magnus



Reply to: