[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

mesaĝo por super-uzanto



Mi havas mistereton. Kiam mi eniras kiel super-uzanto (root) je teksta
maniero (Ctrl+Alt+F1) oni informas min: Vi havas novan retmesaĝon. Tamen
mi ne scias kiel legi ĝin. Se mi komandas "mail", oni diras al mi, ke ne
ekzistas retmesaĝo por mi. Strange, ke kiam mi eniras kiel super-uzanto
per xterm, oni ne diras, ke estas nova retmesaĝo por mi.

Kiel kontroli tiun retmesaĝon? Mi nur timas pri invado aŭ similaĵo, ĉar
normale super-uzanto ne ricevas iun ajn retmesaĝon.

Dankon,
Luiz

--
 http://www.lujz.org/lfpor/



Reply to: