[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: fari jxurnalo



Jiri Baum <jiri@baum.com.au>:

> LaTeX estas la plej bona, sed ghia uzo ne estas facila, char oni devas
> lerni la (program)lingvon.

LaTex estas alia afero ol PageMaker, FrameMaker, Quark aŭ Scribus.
Ekzemple, por desegni reklaman flugfolion kun miksaĵo el bildoj kaj
teksto, LaTeX ne taŭgas. Certe oni povus uzi ĝin, sed estus preskaŭ
same facile verki rekte en PostScript aŭ krei PDF-dosieron per Emakso.

Cetere, ne ĉiu konsentas, ke LaTeX estas plej bona eĉ en sia kampo. Ĝi
havas konkurantojn: Lout kaj ReportLab. Almenaŭ unu Esperanta revuo
estas kompostita per ReportLab.

> Unu avantagho estas ke la dosieroj estas tute tekstaj, do on povas mane
> redakti ghin, uzi CVS, ktp. La malavantagho estas ke oni devas mane
> redakti ghin...

Tamen, ofte la LaTeX-dosiero ne estas la fonto. Ekzemple, oni
konvertas de DocBook al PDF tra LaTeX. Mi mem pli ofte filtras aferon
tra Perl antaŭ ol doni ĝin al LaTeX, eĉ se nur por konverti
supersignojn. Verŝajne mi baldaŭ uzos Perl-filtrilon ankaŭ por aldoni
dividindikojn ('\-').

> (CVS = kontrolilo de versioj)

Laŭ mi CVS estas uzinda eĉ por tre etaj projektoj.

Edmundo



Reply to: