[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Solvite, kaj pri SMTP-klientoj (Re: grava problemo pri "postfix")



Saluton!

Fine mi solvis kaj ree povas sendi retmesaghojn, post multegaj provoj,
kvankam la kialon de la problemo mi ankoraw ne komprenas. Fakte fine mi
reziginis pri postfix kaj ekuzas ssmtp, malgrandan alternativon kiu nur
plusendas miajn mesaghojn al la smtp-servilo. Bedawrinde ghi ne havas
atendovicon por mesaghoj, do por chiu de Mutt sendita mesagho mi devas
atendi... Mi plu esploros alternativon kun atendovico.

Mi dume multe lernis, char mi provadis postfix, exim, nullmail, esmtp,
ssmtp kaj aliajn, ech interesan tre simplan python-programon nomitan
"asceticsmtp.py". Iujn mi ne sukcesis traduki nek "deb"-igi", aliaj
misfunkciis.

Mi lernis chefe, ke tute nenecesas havi sistemon kian postfix aw
similan, por nur sendi propran retposhton eksteren. Mi ne sciis, ke
ekzistas pli simplaj alternativoj, fakte multaj el ili celantaj ghuste
la programon Mutt.

Dankon al Luis kaj Edmund pro la helpo.

El/Je/On 2003 09 07 15:22:32 -0300, luiz portella escribió / skribis / wrote :

> Mi ne komprenis tion. Se vi instalas qmail, exim aux postfix, cxu via
> masxino ne estos smtp-servilo? Kial do vi devos sendi mesagxon al
> smtp-servilo?

Ne ghuste: sendmail, postfix, exim, qmail kaj aliaj ja estas smtp-serviloj, sed ili povas funkcii kiel serviloj aw kiel klientoj aw ambe.

Se vi nur volas sendi mesaghojn al ekstera SMTP-servilo por distribuo,
kaj se vi ne devas zorgi pri mesaghoj en propra reto, vi ne bezonas
tiajn programojn.

Ebligi ke tia programo estu sendependa SMTP-servilo kaj ghi mem
distribuu la retmesaghojn eksteren, tio estas grava kaj komplika afero
tute nenecesa por normala uzanto. Tial pli facilas, uzi tiajn programojn
por plusendi la mesaghojn al "fina" SMTP-servilo, kian disponigas
interretaj entreprenoj.

Tian simplan taskon faras "normalaj" retposhtiloj kiaj Mozilla aw
Outlook Express, chu ne? Vi donas al tiuj programoj la nomon de via
SMTP-servilo, kaj se necese vian nomon kaj pasvorton por rajti sendi
mesaghojn eksteren pere de ili.

Do, char tian taskon kutime ne faras retposhtiloj che Unikso, necesas
alia programo por la tasko, sed krom postfix kaj similaj, eblas fari per
simplaj SMTP-klientoj kiaj ssmtp, emsp kaj aliaj, kiuj nur sendas
mesaghojn al SMTP-servilo.

La teorion mi bone konis, tamen, char ghis mia problemiga reinstalado
postfix bone funkciis, mi ne esploris alternativojn, kaj mi tute ne
sciis pri tiaj malgrandaj SMTP-klientoj ghis nun.

Nun mi esploros pri getmail kaj dropmail kiel alternativoj respektive al
fetchmail kaj procmail... Sed unue mi atentu la 193 retmesaghojn
alvenintajn post 10-taga senreteco :-)

Marcos



Reply to: