[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: mutt filtro



Jean-Charles Salzeber <jc@apinc.org>:

> La problemo estas, kiam iu sendas signojn, kiuj ne estas en la 
> determinita signaro.
> Tia signo aperas kiel '?' normale en mutt, sed mia skripteto ne 
> kapablas fari simile cxar gxi uzas la "iconv" komando, kaj do haltas,
> kiam gxi vidas tia signo.

Mi pensas, ke ne eblas facile solvi tion kun la komando iconv. Solvo
estus fari propran version de la komando iconv el la biblioteka
funkcio iconv. Se vi havas la fonton de Mutt ĉemane, vidu la funkcion
mutt_iconv en charset.c, kiu faras ion similan.

Ĉu vi jam pripensis la inversan konverton, se vi volas ekzemple
aŭtomate surogatigi la Esperantajn literojn en mesaĝoj al difinitaj
homoj, kiuj ne ŝatas ricevi neaskiajn mesaĝojn?

Edmundo



Reply to: