DDTP kaj Esperanto
Estimataj samideanoj!
Mi invitas, ke vi venu kaj helpu la DDTP-n ("Debian Description
Translation Project", la projekto por tradukado de Debianaj priskriboj).
Se iam vi deziris, ke vi povus vidi la Debianaj pakaĵaj priskriboj
Esperantlingve, nun vi povas fari, ke tio okazu!
Kiel? Simple sendu retpoŝtmesaĝon, kiu havas la subjekto-linion "GET 1
eo", al desc@ddtp.debian.org. Poste vi ricevos respondon, kiu enhavas
kunsendaĵon (dosieron "new.ddtp") kaj pli da instruon.
Se vi havas multe da sperton pri Esperanto, mi aparte instigus, ke vi
helpu kontroli la tradukojn de aliaj tradukistoj, ĉar neniu traduko
uziĝos sen aproboj de tri kontrolistoj. Por kontroli tradukon, sendu
mesaĝon kiel antaŭe instruita, sed anstataŭigu la subjektolinion "REVIEW
1 eo".
Fine, se vi trovos erarojn en la mesaĝoj, kiujn la servilo sendas,
bonvolu sendi al mi la korektojn. Mi povas fari ŝanĝojn.
Se vi havas demandojn, bonvolu ne heziti demandi.
Bonan tradukadon!
--Larry/Laŭĉjo
Reply to:
- Next by Date:
alias
- Next by thread:
alias
- Index(es):