[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Lokajxaro por esperanto



* "Luiz" == K  diris:

  >> update; apt-get install xlibs).

  Luiz>  Kun tio komando mi ricevis mesagxon dirante ke mia versio estas
  Luiz> la plej nova, mi ne scii kiel koni kiun estas mia nuna versio.

Se tio diras ke estas la plej nova, estas la plej nova.  Strange ke
tiuj ne ekzistas cxe vi...

  Luiz>  Mi legis de kelkaj homoj ke oni povas solvi tion pri esperanta
  Luiz> tajpado se oni sxagxas ion en xmodmap, mi pensas ke por mia ne
  Luiz> eblus. Por certigi pri tio mi demandas vin.  Mi kreis dosieron
  Luiz> por tajparo Brazila ABNT-2, per programo xkeycaps, kaj metis en
  Luiz> mia .bashrc: xmodmap /home/dijz/.xmodmap-kafka

Dankon pri xkeycaps!  Antaux mi ne gxin konis, sed nun ke estas bona.
Aperas ke vi povos tajpi Esperante, fakte.  Se vi uzas Esperantan
lokajxaro, mi opinias ke vi povos tajpi la e-literojn per
Shift+"~"+"litero".  Tamen vi ne povos tajpi la "ux"-n.  Kun xkeycaps,
du aferoj eblas.  Unue, klaku iun klavon maldekstre, "Edit KeySyms",
elektu modif-klavon, "ISO", kaj "dead_breve".  Ankaux por tajpi rekte
la e-literojn sen "dead_circumflex" kaj "dead_breve" maldesktre-klaku
la e-literojn (ekz. g) kaj tiam sur "Edit KeySyms", "KeySym 3",
"Latin3", kaj "gcircumflex".  Por "u", uzu "ubreve" anstataux.  Tio
versxajne funkcios, sed certigu ke vi sekuras vian nunan xmodmap
antaux :-)  

  Luiz>   Alia demando, mi uzas eo_EO.UTF-8 sed en
  Luiz>usr/X11R6/lib/X11/locale ne estas dosierujo eo_EO kaj tiu ne
  Luiz> aperas en /usr/X11R6/lib/X11/locale/compose.dir, nur linio:
  Luiz> "iso8859-3/Compose eo_XX.ISO8859-3", tie ankaux ne aperas en_US
  Luiz> krom: "iso8859-1/Compose: en_US.ISO8859-1".

Ne devas esti dosierujo eo_EO cxar gxi uzos aux en_US.UTF-8 aux
ISO-8859-3.  Sed, kiel dirita en unu antaux mesagxo, Debian uzas
lokajxaro eo_EO kaj X ne enhavas tion (sed ja havas eo_XX).  Vi mem
devas aldoni eo_EO al la dosieroj tie.  en_US aperas cxe la fino de
compose.dir, cxu ne, pri la UTF-8 Compose?

  Luiz>  En /usr/X11R6/lib/X11/locale/locale.dir aperas linioj:
  Luiz> "iso8859-3/XLC_LOCALE: eo_XX.ISO8859-3" "en_US.UTF-8/XLC_LOCALE:
  Luiz> eo_XX.UTF-8" "en_US.UTF-8/XLC_LOCALE en_US.UTF-8"

Tie ankaux metu la eo_EO informoj (same kiel la eo_XX jam ekzistanta)

  Luiz>  Estas ankaux cxi tie alia dosiero, eble ne tre grava:
  Luiz> /usr/X11R6/lib/X11/locale/locale.alias

Same.

  Luiz>  Finfine mi ne scias kiun "Compose" mi uzas, ja mi uzas iun cxar
  Luiz> ecx en kosolo aux xtermo mi povas tajpi ãâ ktp, ankoraux kun tiu
  Luiz> modmap suba.

La "Compose" difinas kiujn literojn faras la klavmiksoj.  Se vi uzas
UTF-8-an lokajxaron, estas la Compose de en_US.UTF-8.  Se alia,
versxajne estas en ISO-8859-1 aux ISO-8859-3 dosierujo.

Amike,
-eric



Reply to: