Re: konsolo x xtermo
K <ioajn@lujz.org>:
> > Mi ne plu uzas -u8; mi uzas UTF-8-an lokaĵaron, kaj xterm aŭtomate
> > funkcias en UTF-8.
>
> Mi estas kun UTF-8-a lokajxaron, sed gxi ne tute funkcias por mi. Ne okazas
> kiel en aliaj programoj en kiuj la cxapelitaj literoj aperas kiel
> strangajxoj sed por ili restas vakaj lokoj, "cxar" >> " ar".
Eble ĉio bele funkcias, escepte la tiparon.
Mi havas jenon en ~/.Xdefaults:
XTerm*termName: xterm-debian
*VT100*font: -misc-fixed-medium-r-semicondensed--13-120-75-75-c-60-iso10646-1
Kaj en ~/.xsession mi havas jenon:
xsetroot -solid skyblue
xset +fp /usr/lib/X11/fonts/ucs-fonts
xset +fp /usr/lib/X11/fonts/ucs-fonts-asian
xrdb -load $HOME/.Xdefaults
xmodmap $HOME/.Xmodmap
exec /usr/bin/fvwm
Tamen, mi ne estas bona ekzemplo. Mi instalis Debianon antaŭ longa
tempo kaj aktualigis per apt-get, kaj mi mane instalis la unikodajn
tiparojn, antaŭ ol aperis glibc-2.2, do mia tuta agordaĵo estas
vivanta fosilio.
> Kun aux sen "-u8" mi ricevas mesagxon: Warning: locale not supported by
> Xlib, locale set to C
Ankaŭ mi ricevadas kaj ignoradas tiun mesaĝon.
Edmundo
Reply to: