Re: Traduko de debian.org
16/09/2002 14:06:45, Eduardo Trápani <etrapani@unesco.org.uy> escribió/skribis:
>Kontrolu cxe http://cvs.debian.org/webwml/?cvsroot=webwml
>La originalaj pagxoj estas sub "english" en formato WML. Vi
>ankaux povas elpreni ilin rekte per CVS.
>
>Se iu bezonas helpon prilabori la wml-ajn dosierojn nur
>skribu al mi.
Mi okulumis, kaj bezonas helpon. Bv. klarigi, kiel ghuste mi faru. Mi spertas
pri HTML kaj XML, kiujn mi mane prilaboras, sed neniam uzis CVS-ejojn, nek WML-
lingvon, kvankam tre awdis pri ili. Iam mi tralegis la informojn en thewml.org
kaj tre surprizighis, char mi verkis similan propran sistemon en Forth-lingvo,
por kontrui retejon.
Bv. diri kion ghuste mi faru. Ekzemple por preni, traduki kaj resendi al vi
difinitan paghon --mallongan :-) Ni provu!
Cetere, mi rimarkis, ke la esperanto-paghoj uzas Latin-3. Chu ne pli bone
shanghi tion en Unikodon? Chu tion ni povas elekti?
Dankon!
Marcos
--
Español * Esperanto * English
Reply to: