[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

instalo de retkarto



Diru se cxi listo ne estas la tauxga loko por mia demando.

Mi aligxis antaux kelkaj monatoj cxar mi volis instali debian
en mian oficejan masxinon.

Antaux ol mi faris veran progreson, oni forprenis gxin de mi
kaj mi dume laboras antaux X-terminalo.

Nun mi ricevis novan masxinon kaj instalis en gxin finfine kun sukceso
debian GNU/Linux 2.1 el KD-oj pruntitaj de kolego,
t.e. mi uzis la instalilon de la KD-o kaj sekvis la diversajn
punktojn lauxorde gxis la instalo de la baza sistemo,
poste devis permane ensxovi la KD-ilon en fstab,
kaj per dselect senkomprene instalis iujn pakajxojn.
Fine mi uzis XF86Setup por funkciigi grafikan ekranon kaj muson. Bone.

Kio tamen ne funkcias estas retkonekto.
Mi havas Ethernet-karton Intel 82558 sur la cxefkarto ASUS P2B-L.
Se mi denove startas per debian-KD kaj elektas en la instalilo
'reto'n, mi ja povas elekti 'eth0', sed ne, kian retkarton mi havas.
Cxu pro tio, ke mi jam havas bazan sistemon, kiu en la instalilo
sekvas la retinstalon?

Cxu iu el vi spertuloj havas konsilon?

Antauxdankeme

	Lars

-- 
Lars S"oz"uer    |oficejo:DESY HERA-B konstr.61 cxmb.116
Max-Zelck-Str. 11|        Notkestr. 85
D-22459 Hamburg  |        D-22603 Hamburg
Germanujo        |        +49-40-8998-4849
+49-40-58917303  |             Fakso -4018
ret-posxto: soezueer@mail.desy.de
TTT-ejo: http://www.desy.de/~soezueer/index_eo.html
En la VEKejo: Sencay (prononcata Sxengxaj)
ICQ#50186069



Reply to: